Araŝ Labaf

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Araŝ
Araŝ Labaf
Persona informo
آرش لباف
Naskiĝo 23-an de aprilo 1977 (1977-04-23) (47-jaraĝa)
en Teherano
Ŝtataneco Irano
Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kantisto
muzikproduktisto
aktoro
diskografa artisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2003– vd
Verkado
Verkoj Sex Love Rock n Roll (SLR) vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Arash LABAF (perse آرش لباف, mallonge آرش [ɒːˈraʃ], do [a:RAŜ], Araŝ, azerbajĝane Arəş) estas irana kantisto de azeraj familiaj radikoj naskiĝinta la 23-an de aprilo 1977 en Teherano, Irano, do nun 47-jara. Li ankaŭ estas dancisto kaj produktanto. Li loĝas en Los-Anĝeleso kaj estas famkonata en Svedio, kie li kreskis adoleskulo, pasis mezlernejajn kaj universitatajn jarojn, kaj komencis la muzikan karieron.

Li vivis en Teherano ĝis la 10-jariĝo, kiam la familio translokiĝis al Upsalo antaŭ loĝi en Malmö kvin jarojn pli malfrue. Lia unua muzikalbumo, Araŝ, estis lanĉita en junio 2005, post fini la universitatajn studojn. Liaj kantoj Boro Boro kaj Temptation (kun Rebecca Zadig) estis sukcesaj en multaj landoj de Eŭropo. La kanto Temptation, persa kanto kun angla refrenkoruso kantata de Rebecca, estis muzika citaĵo de antaŭa kanto de Rebecca en la angla kun soloo de Araŝ en la persa - la lingvoj kaj kantovoĉoj do "speguliĝis", kaj la kantotekstoj de la du kantoj malsamas konsiderinde. Ambaŭ versioj tamen estas reludversioj de la kanto Baila Maria de la franca-araba-israela muzikgrupo Alabina (kun ilia kantistino Iŝtar, hebree אישתאר) de 1996. Li ankaŭ kantis kun la rusa muzikgrupo Blestjaŝĉje (Блестящие) Восточные сказки.

Li havas ordiskon en 5 landoj: Germanio, Rusio, Slovenio kaj Grekio, pro la muzikalbumo Araŝ, kaj en Svedio pro Boro Boro. Araŝo ankaŭ kunlaboras kun la irana DJ Aligator en la kanto "Music is My Language" ("muziko estas mia lingvo").

Araŝ partoprenis kune kun la azera kantistino AySel (Aysel Teymurzadə) en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2009 reprezentante Azerbajĝanon gajnante la trian pozicion.

Diskaro

  • Arash (Araŝ, 2005)
  • Donya (Donja, 2008)
  • Superman (2014)

Eksteraj ligiloj