La Muzeo de Artoj kaj Popolaj Kutimoj (hispane Museo de Artes y Costumbres Populares) estas ĉe la Placo de Ameriko, antaŭ la Arkeologia Muzeo de Sevilo ĉe la Reĝa Paviliono, ene de la Parko María Luisa, Sevilo, Hispanio. La edifico estis iama Paviliono de Antikva Arto de la Iberamerika Ekspozicio de 1929.[1]
Historio
La konstruaĵo estis iama paviliono de la Iberamerika Ekspozicio de 1929, planita kiel paviliono de Industrioj, Metiartoj kaj Dekoraciaj Artoj. Finfie ĝi estis paviliono de Antikva Arto kaj Artaj Industrioj.[2] Temas pri edifico planita en 1913 kaj konstruita en 1914 fare de la arkitekto Aníbal González, aŭtoro ankaŭ de la aliaj konstruaĵoj starigitaj ĉe la sama placo de Ameriko. La fasado estas el briko kun dekoracio de ceramiko. Pro sia arkitektura stilo, oni konis ĝin ankaŭ kiel Mudeĥara Paviliono.
Oni faris diversajn reformojn en la 1960-aj jaroj, en 1972 (helika ŝtuparo), 1980 ktp. En 1984 post rehabilitado, oni remalfermis la muzeon post la transigo de kompetencoj el ŝtata al regiona administracio.[3]
Kolektoj
Granda parto de la enhavo de la muzeo devenas de privataj donacoj aŭ transigoj de objektoj el aliaj publikaj muzeoj. Aparte menciendas la kolekto de brodaĵoj Díaz Velázquez (6 000 pecoj), kolektoj de ceramiko (fajna ceramiko, azuleĥoj ktp.), de antikvaĵoj (aĉetitaj inter 1974 kaj 1980 fare de la direktoro Salvador de Sancha Fernández),[4], de sevilaj ĝenropentraĵoj (Kolekto Aguiar), Kolekto Soria de fajna ceramiko kaj orientaj eburaĵoj, ludiloj, atelieroj ktp.
Krome estas biblioteko, arkivo, ateliero pri konservado kaj restaŭrado, ktp.
Bildaro
-
Vitraj objektoj.
-
Ceramiko el entrepreno
La Cartuja Pickman de Sevilla.
-
-
Historiaj pafiloj.
-
Referencoj