La Muzeo Andy Warhol aŭ en angla origine The Andy Warhol Museum situantas ĉe la North Shore de Picburgo, Pensilvanio, en Usono. Ĝi estas la plej granda muzeo en la lando dediĉita al ununura artisto.[1] La muzeo estas hejmo de etenda konstanta kolekto de arto kaj arkivoj el la picburgano fama figuro de poparto nome Andy Warhol.
La Muzeo Andy Warhol estas unu el la kvar muzeoj Carnegie de Picburgo kaj estas kunlabora projekto de la Carnegie Institute, la Dia Art Foundation kaj la The Andy Warhol Foundation for the Visual Arts (AWFVA).[2]
Tiu muzeo estas situanta sur areo de 8,200 m² en sep etaĝoj. Enhavanta 17 galeriojn, la muzeo montras 900 pentraĵojn, ĉirkaŭ 2 000 verkojn sur papero, ĉirkaŭ 1 000 publikigitajn unikajn presaĵojn, 77 skulptaĵojn, 4,000 fotojn kaj ĉirkaŭ 4,350 Warhol filmetojn kaj videoregistraĵojn. Ties plej ĵusa funkcianta buĝeto (2010) estis $6.1 milionoj. Aldone al sia picburga sidejo la muzeo havas sponsoritajn 56 veturekspoziciojn kiuj estis allogintaj ĉirkaŭ 9 milionojn da vizitantoj en 153 okazoj tutmonde ekde 1996.[3] La kunlaborantaro de la muzeo estas 73 homoj.[4]
Notoj
↑ Vogel, Carol (7a de Februaro, 1995). "Warhol Museum Head Announces Resignation". The New York Times. Konsultita la 2009-08-25. [1]