Muskrono (france: Mouscron [muKRO:] aŭ nederlandeMoeskroen [musKRUN]) estas urbo en Belgio ĉelandlime de Francio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 57 391 loĝantojn.
La urbon entenis unue la Provinco de Okcidenta Flandrio, sed ĉar la loĝantaro iĝis ĉefe franclingva, en la jaro 1963 kiam okazis reorganizo de la lingvolimo en Belgio, oni transigis ĝin al Henegovio. Ĝia tradicia ĉefa industrio estis teksaĵa.