Muldenhammer - prononco [MULdenhama] - estas komunumo en Germanio, kiu ekestis la 1-an de oktobro 2009 per kunigo de la najbaraj komunumoj Morgenröthe-Rautenkranz, Tannenbergsthal kaj Hammerbrücke. Ĝi troviĝas en la distrikto Vogtland de la federacia lando Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 2887 loĝantojn sur areo de 56,09 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 51 loĝantoj/km².