Miroslav HORNÍČEK (naskiĝis la 10-an de novembro 1918; mortis la 15-an de februaro 2003) estis ĉeĥa aktoro kaj verkisto, enlande tre populara, precipe pro siaj televidaj Diskutoj H, en kiuj li sciis tre sprite respondi kaj komenti aŭ rakonti travivaĵojn. En la jaroj 1955-1961 li fariĝis partnero de Jan Werich, la plej granda ĉeĥa komedia aktoro, kies antaŭmilitan partneron Jiří Voskovec li anstataŭis, ĉar tiu post la venko de komunistoj en Ĉeĥoslovakio fuĝis al Usono. Liaj filmaj roloj ne estas multaj, pli populara li estis en televido kaj pere de siaj libroj (ekz. Bone sekretigita violono, La pomo kulpas, Leteroj el Provenco).