Mirinda sinjoro Vulpo

Mirinda sinjoro Vulpo
movbilda filmo
Originala titolo Fantastic Mr. Fox
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 14 okt. 2009, 13 maj. 2010, 13 nov. 2009
Ĝenro komedia filmo, melodrama, agfilmo, porfamilia filmo
Kameraado Tristan Oliver
Reĝisoro(j) Wes Anderson
Produktisto(j) Scott Rudin • Wes Anderson • Allison Abbate
Scenaro Noah Baumbach • Wes Anderson
Muziko de Alexandre Desplat
Rolantoj sen valoro
Produktinta firmao Fox Animation Studios 
Indian Paintbrush 
Regency Enterprises 
20th Century Studios 
20th Century Animation 
American Empirical Pictures
Honorigoj Annecy Cristal for a Feature Film
IMDb
vdr

Fantastic Mr. Fox estas animacia filmo el 2009, bazita sur infanlibro de Roald Dahl, reĝisorita de Wes Anderson, produktorita de Regency Enterprises kaj Indian Paintbrush, kaj distribuita de 20th Century Fox. Ĝi estis publikigita en Usono la 13-an de novembro 2009. En Brazilo, la premiero okazis la 4-an de decembro 2009.

Sinoptiko

La S-ro Vulpo (George Clooney), la S-ino Vulpo (Meryl Streep) kaj ilia filo Ash (Jason Schwartzman) ekloĝas en arbo, situanta sur monteto. Tie ili havas najbarojn kiel la Kuniklo (Mario Batali), la Melandro (Bill Murray) kaj la Mustelo (Wes Anderson), inter aliaj bestoj, ĉiuj kun siaj respektivaj familioj. La S-ro Vulpo promesis al sia edzino, ke li ĉesos ŝteli kokinojn, ĉar ŝi estis graveda. Ekde tiam, li komencis respektindan karieron kiel gazeta kolumnisto. Tamen, la proksimeco de la nova hejmo al la bienoj de Boggis (Brian Cox), Bunce (Hugo Guinness) kaj Bean (Michael Gambon) tentas lin sekrete reiri al sia malnova vivo. Baldaŭ la tri farmistoj kuniĝas por kapti lin.

Rolantaro

  • George Clooney: kiel S-ro Vulpo  
  • Meryl Streep: kiel S-ino Vulpo  
  • Jason Schwartzman: kiel Ash  
  • Bill Murray: kiel Melandro  
  • Owen Wilson: kiel Teknikisto Skip  
  • Willem Dafoe: kiel Rato  
  • Wally Wolodarsky: kiel Kylie  
  • Eric Anderson: kiel Kristofferson  
  • Juman Malouf: kiel Agnes  
  • Robin Hurlstone: kiel Walt Boggis  
  • Hugo Guinness: kiel Nate Bunce  
  • Michael Gambon: kiel Franklin Bean  
  • Jarvis Cocker: kiel Petey  
  • Wes Anderson: kiel Mustelo  
  • Adrien Brody: kiel Rickity  

Produktado

La aŭtorrajtoj de la filmo estis aĉetitaj de Joe Roth kaj la Revolution Studios en 2004. Komence, Wes Anderson (kiu malkaŝis esti ŝatanto de Roald Dahl) [1] kaj Henry Selick estus la reĝisoroj, tamen Selick forlasis la projekton por partopreni en la adaptado de Coraline. Li estis anstataŭigita de Noah Baumbach. Ankaŭ Revolution Studios forlasis la projekton.

La elekto de la rolantaro komenciĝis en septembro 2007, kaj la voĉregistradoj okazis ekster la studio. "Ni iris al arbaro, (...) al subtegmento, (...) kaj al stalo. Ni malsupreniris en la subteron. La registradoj fariĝis pli spontanaj pro tio." Fantastic Mr. Fox malfermis la 53-an eldonon de la Londona Filmfestivalo. [2] [3][4]

Referencoj

  1. [1]
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-02-26. Alirita 2024-10-29 .
  3. [2]
  4. En theguardian.com [3]