1920 : ministerio pri higieno, asistado kaj sociala antaŭzorgo 1930 : ministerio pri publika sano 1945 : ministerio pri sociala asekuro 1956 : ministerio pri socialaj aferoj kaj sano 2007 : ministerio pri sano, junularo kaj sporto 2009 : ministerio pri sano kaj sporto 2010 : subministerio pri sano
La ministerio pri socialaj aferoj kaj sano estas la ministeria servo de la franca registaro komisiita pri sano, kaj efektivigo de la sociala politiko de la registaro
La ministerio pri sano originis kiel ministerio pri higieno, asistado kaj sociala antaŭzorgo la 13-an de julio1920, el la direkcio pri asistado kaj publika higieno, kiu tiam dependis de la ministerio pri enlandaj aferoj kaj de la direkcio pri sociala antaŭzorgo en la ministerio pri laboro ekde ties kreo en 1906[2]. La ministerio pri publika sano estis kreita el tiu lasta ministerio per la leĝo de la 4-a de aprilo1930[3]. Ĝi fariĝis de 1934 ĝis 1936 ministerio pri publika sano kaj fizika edukado. Dum la dua mondmilito, ĝi estis ligita al la ministerio pri familio aŭ malaperis. Fine de 1946, ĝi fandiĝis kun la ministerio pri loĝantaro, kun la nomo de ministerio pri publika sano kaj loĝantaro, antaŭ ol adopti la nomon de ministerio pri socialaj aferoj en 1956, akirante la atribuojn de sociala asekuro antaŭe donitaj al la ministerio pri laboro. La komisio pri sano multe variis sub la kvina Respubliko, la vorto « sano » kelkfoje estis en la titoloj de neniu ministerio, kaj estis nur « socialaj aferoj » aŭ « solidareco ».
Komisioj kaj atribuoj
La ministro pri socialaj aferoj kaj sano preparas kaj efektivigas la politikon de la registaro pri socialaj aferoj, solidareco kaj sociala kohereco, publika sano kaj organizado de flegsistemo[4].
Organizado
La ministro pri socialaj aferoj kaj sano aŭtoritatas super[5] :
Aldone al la centra administracio, la ministro aŭtoritatas super siaj delegitaj ministroj, sian asistantaron kaj sian proparolanton. Ankaŭ la delegitaj ministroj havas sian propran asistantaron.
↑Asocio de la prefektaro kaj altaj ŝtatoficistoj de la ministerio pri enlandaj aferoj, Histoire du ministère de l'Intérieur de 1790 à nos jours, Parizo, eldoninto "La Documentation française", 1993 (ISBN 2-11-002922-6), p. 119.
↑M. Dupont, C. Esper, C. Paire, Droit hospitalier, 4-a eldono, 2003, N° 10.
JORF, n° AFŜ1223361D, dekreto n° 2012-769 de la 24-a de majo 2012 pri atribuoj de la ministro pri socialaj aferoj kaj sano
JORF, n° PADX1224700D, dekreto n° 2012-799 de la 9-a de junio 2012 pri atribuoj de la ministro delegita ĉe la ministro pri socialaj aferoj kaj sano, komisiita pri maljunularo kaj dependeco
JORF, n° FAMX1224686D, dekreto n° 2012-801 de la 9-a de junio 2012 pri la atribuoj de la ministro delegita ĉe la ministro pri socialaj aferoj kaj sano, komisiita pri familio
JORF, n° HANX1228107D, dekreto n° 2012-892 de la 19-a de julio 2012 pri la atribuoj de la ministro delegita ĉe la ministro pri socialaj aferoj kaj sano, komisiita pri handikapuloj kaj batalo kontraŭ ekskludo