Miklós Halmy [miklOŝ halmi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halmy Miklós estas hungara abstraktisma pentristo.
Miklós Halmy[1] naskiĝis la 8-an de februaro 1931 en Erdőbénye.
Biografio
Miklós Halmy akiris diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1956. Post 3 jaroj li akiris diplometon en lernejo pri dekoraciistoj. En 1962 li aliĝis al studio de junaj artistoj (ĉefe al Béla Hamvas), kie en la sekva jaro li ekspoziciis superrealismajn pentraĵojn. Inter 1965-1967 li studis en École des Beaux Arts en Parizo. Hejmenveninta ekde 1970 li ekspozicias. Pli malofte li kreis grafikaĵojn kaj skulptaĵojn. Li ricevis kelkajn premiojn ekde 1991, la plej signifan en 2020 premion Kossuth.
Elektitaj pentraĵoj
- Zöld Csendélet (1976)
- Fekete Edény (1976)
- Szerkezet
- Lágy Fényben
- Őszi Kert
- Csendélet
Elektitaj individuaj ekspozicioj
Elektitaj grupaj ekspozicioj
Lia libro
- A motívum működése (2002, 2018)
Fontoj
Referencoj