Mijas Pueblo estas tielnomata pueblo blanco (blanka urbo) kaj pro tio turista allogaĵo. Ankaŭ la azentaksioj kontribuas al tio. Ĝi situas proksimume 5 km landinternen je pli ol 400 m super marnivelo.
Klimato
La klimato de Mijas estas milda pro la situo ĉe la maro, kun averaĝa temperaturo de 18 °C, sen tro da varmo dum la somero aŭ malvormo dum la vintro.
La pluvkvanto estas malpli ol 600 mm jare kaj ĉefe pluvas inter la monatoj novembro kaj januaro.
La klimato ŝanĝiĝas laŭgrade kiel oni iras al la montara regiono. La averaĝa temperaturo povas malaltiĝi ĝis 10º. Super 600 m dum la vintro povas iom frosti. Ankaŭ la pluvkvanto pligrandiĝas ĝis preskaŭ 800 mm.