La klubo Miami Heat - prononco laŭ sistemo IFA [ma͡ɪˈami hˈiːt], esperantlingve Miama Varmego - estas klubo de korbopilkado aŭ pli fakebasketbalo en Miamo, Florido, kiu fondiĝis en 1988. La profesia unua vira teamo de la klubo konkuras en la ligo Nacia Korbopilkada Asocio (aŭ Nacia Basketbala Asocio), angle nomata National Basketball Association (laŭ sistemo IFA [nˈaʃənə͡l bˈaskɪtbɔːl ɐsə͡ʊsɪˈe͡ɪʃən], mallongige NBA, [ɛn biː ˈe͡ɪ]), la plej granda ligo en Nordameriko por profesia vira korbopilkado, komponita de 30 teamoj el Usono kaj Kanado - la NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la nacian glacihokean ligon NHL, la nacian usonfutbalan ligon NFL kaj la superan basbalan ligon MLB. La profesia unua vira teamo de la klubo estas parto de la Sudorienta Divizio de la Nacia Basketbala Asocio. Ĉeftrejnisto de tiu teamo ekde aprilo 2008 estas Erik Spoelstra. Siajn hejmajn matĉojn la teamo ekde 1999 okazigas en la stadionoKaseya Center.