Meschede estas parto de la regiona pejzaĝo kaj mezalta montaroSauerland [prononco "Saŭalant"], al kio aludas la distrikta nomo.
Esperanto en la urbo
La urbo havas Esperanto-klubon, en kiu interalie aktivas la familio Schönberner, kies patro Bernd organizis multajn kursojn kaj filo Till plurajn Internaciajn Seminariojn de Germana Esperanto-Junularo. Inter la 27-a de decembro 2007 kaj la 6-a de januaro 2008 en la urboparto Föckinghausen okazis la 6-a Novjara Renkontiĝo de eŭropaj esperantistoj.