La Memorigloko Silentaj Herooj (germaneGedenkstätte Stille Helden) en la centro de Berlino memoras la kuraĝon de homoj, kiuj helpadis judojn dum ties persekutado en Nazia Germanio. Montratas ke jes ja eblis aktive helpi kuncivitanojn - kvankam sub grandegaj riskoj - eĉ dum la nazia diktaturo.
Priskribo
La daŭra ekspozicio troviĝas en la domo kie estis la ateliero de Otto Weidt, kiu dungis blindulojn - el kiuj pluraj judoj. Oni prezentas (foje ankaŭ laŭ supozo) la intencon de la helpemuloj kaj de la rigore persekutitoj kiuj aliĝis al subteraj movadoj respektive simple vivis subtere. Videblas ankaŭ ekzemploj de malsukcesoj.
Respondecas pri la tuto la fondaĵo Gedenkstätte Deutscher Widerstand.
Libroj
Gedenkstätte Stille Helden. Widerstand gegen die Judenverfolgung 1933 bis 1945 ekspozicia katalogo, eldonis Stiftung Gedenkstätte Deutscher Widerstand, Berlin 2010
Inge Deutschkron: Wir entkamen. Berliner Juden im Untergrund, Berlin 2007