La Memorigloko Point Alpha (germane: Gedenkstätte Point Alpha) troviĝas en Geisa, Germanujo (Platz der Deutschen Einheit nr 1).
Priskribo
Point Alpha estis verŝajne "la plej varma punkto dum la Malvarma milito estinte ĝis 1989 la plej grava observadloko de la Usona armeo de ĉe la interngermana landlimo. Tie ĉi antaŭpostenoj kaj de NATO kaj de la Varsovia Kontrakto unu vidalvide de la alia staradas kaj observadas.
Hodiaŭ tiu historia loko per siaj aŭtentikaj konstruaĵoj kaj ekipaĵo memorigas onin pri la disdivido de Germanlando en liberan okcidentan kaj malliberan komunisman parton en la oriento. La iama usona kampejo estas siaspece la ununura ĝis hodiaŭ konserviĝanta observadejo de la Usona armeo kaj memkompreneble monumentprotektita. Kompletigite per la originaj landlimaj instalaĵoj de GDR kaj la t.n. Domo de ĉe la landlimo spekteblas kaj traviveblas unika ensemblo historia kiu influis kaj la naturan ĉirkaŭaĵon kaj la homojn surlokajn.
Migrada paradizo
La medio kun ravaj panoramoj ĝis la valo Ulstertal kaj la hesiaKegelspiel invitas al migrado kaj eventoplena ekskursado. Point Alpha krome estas stacio ene de informiga landlima pado, kiu estas 17 kilometrojn longa kaj preteririgas onin ĉe iamaj landlimaj instalaĵoj kaj malkonstruitaj kamparanaj bienoj kaj pontoj.