Maseruo estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Lesoto.
Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 343 541 loĝantoj sur areo de 138 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 489 loĝantoj/km².
Ĝi situas laŭ rivero, kiu estas ankaŭ landlimo.
Maseruo fondiĝis en 1869 por fari polican centron. En 1884 la britoj nuligis la pli frue deklaritan landon kaj ĝi apartenis al Sudafriko ĝis la sendependiĝo en 1966. Ekde tiam Maseruo estas daŭre ĉefurbo. Nuntempe 6 hoteloj funkcias en la ĉefurbo.
En 1905 fervoja linio kaj ponto konstruiĝis. Industrio ekzistas pri kandeloj kaj tapiŝoj.
Maseruo estas ĉefepiskopujo.