Mary O'Brien Harris (naskiĝis 1864; mortis la 19-a de aprilo 1938) estis brita politikistino kaj esperantistino.
Naskita Mary O'Brien, ŝi estis edukita ĉe Somerville Altlernejo, Oxford. Ŝi aliĝis al la Fabia Societo en 1894 kaj servis al ties administra komitato de 1898 ĝis 1901. Ŝi restis okupita kun la organizo kaj estis eminenta menbro de la Grupo de la Fabiaj Virinoj por multaj jaroj. Ŝi estis ankaŭ fondinta membro de la Socialisma Kvakera Socio.
Ŝi geedziĝis al J. Theodore Harris kaj aldonis lian familian nomon al sia nomo. Ŝi servis kiel ĉefinstruistino en Clapton ĉe la Akademio de Knabinoj por multaj jaroj. En 1934, S-no O'Brien Harris estis elektita al la Londona Gubernia Konsilio kiel Laborista Partiano, reprezentanta Hackney Centra kaj ŝi tenis la seĝon ĝis sia morto, en 1938.
S-ino Harris estis jam de multaj jaroj sperta esperantistino, kaj ŝia laboro kiel lernejestrino kaj membro de diversaj komitatoj prezentis al ŝi multajn okazojn por helpi la esperantan movadon. Ŝi estis fratino de f-ino E. O'Brien.
Eksteraj ligoj