Mariska Gazsi [mariŝka gaĵi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gazsi Mariska estis hungaraaktoro. Ŝia oficiala aŭ geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Porzsolt Kálmánné; ŝia edzo estis Kálmán Porzsolt.
Mariska Gazsi studis en privata aktorlernejo de Elek Solymossy, poste ŝi havis rolojn en provincaj teatroj. En 1893 ŝi membriĝis en Népszínház. Inter 1903 - 1931 ŝi apartenis al Gaja Teatro escepte de 1921 (tiam ŝi estis en Teatro Renaissance). Inter 1931-1936 ŝi havis rolojn en Gaja Teatro sen membreco. Ŝi edziniĝis en 1905 kaj vidviniĝis en 1940.