Margit SZERÉMY BRÓDY [sere:mi bro:di] estis rumania hungara kuracistino, oftalmologino. Ŝi naskiĝis en Kluĵo la 18-an de julio 1914 kaj mortis en Satmaro la 9-an de marto 2002.
Kariero
Margit Szerémy Bródy diplomitiĝis en 1938 en Universitato de Kluĵo. Inter 1940–44 ŝi estis praktikantino, adjunktino en Oftalmologia Kliniko de la universitato, de 1945 ĝis 1959 ŝi laboris en la kliniko de medicina fakultato de Târgu Mureș, poste ĝis 1979 ŝi estis ĉefkuracistino en Satmaro. En 1967 ŝi akiris en OGYI la titolon de doktoro de medicinaj sciencoj.
Verkoj
- Oftalmologia, kunulaŭtorino (Buk. 1958); Szemészet, kunulaŭtorino (Mv. 1951; pluraj eldonaĵoj en 1954, 1957).
Fonto