Marcell Komor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Komor Marcell estis hungara arkitekto. Lia origina familia nomo estis Kohn [kOn] ĝis 1891.
Marcell Kohn[1] naskiĝis la 7-an de novembro 1868 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 29-an de novembro 1944 en Deutschkreutz (Nazia Germanio).
Biografio
Marcell Komor devenis el juda familio. Li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1891. Post siaj studoj li laboris laŭvice en laborejoj de Győző Czigler, Alajos Hauszmann kaj Ödön Lechner. Inter 1897 kaj 1918 li havis komunan firmaon kun Dezső Jakab (arkitekto). Inter 1901-1914 li redaktis arkitekturan gazeton, kie lia pseŭdonimo estis Ezrey. Li iĝis martiro dum la nazia erao. Li havis edzinon, kiu naskis filon.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj (kun Jakab)
- industria hejmo en Kecskemét (1904-1907)
- hotelo en Nagyvárad (1906-1908)
- propra loĝejo kaj oficejo en Budapeŝto (1909-1910)
- Népopera (jam trakonstruita, 1911)
- hotelo en Budapeŝto
Memorigiloj
Fontoj
Referencoj