Marcell JANKOVICS [marcel jankoviĉ], hungare Jankovics Marcell estis hungara verkisto, grafikisto, politikisto, reĝisoro, profesoro kaj instruisto.
Marcell Jankovics naskiĝis la 21-an de oktobro 1941 en Budapeŝto kaj mortis la 29-an de majo 2021.
Biografio
Marcell Jankovics kun la tuta familio estis deportita al gulago inter 1951-1953. Li frekventis gimnazion en Pannonhalma. En 1960 li laboris, kiel desegnisto de filmoj. Post 5 jaroj li atingis la postenon reĝisoro. Baldaŭe li instruis en mezlernejo filman grafikon, ekde 1981 li instruis la samon jam en Arta Universitato Moholy-Nagy, kie li atingis la rangon profesoro kun la scienca grado DLA. En la 21-a jarcento li ankaŭ politikadis. Li ricevis premion Kossuth en 1978 kaj pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Verkoj (elekto)
- filmoreĝisoradoj
- scenarlibroj por filmoj
- Jelkép-kalendárium (Simbolo-kalendaro), prozo, 1988
- A fa mitológiája (Mitologio de la arbo), prozo, 1991
- A Nap könyve (Libro de la Suno), prozo, 1996
- A szarvas könyve (Libro de la cervo), 2004
- Csillagok között fényességes csillag (Inter steloj estas brilega stelo), prozo, 2006
- 3+1 A négy évszak szimbolikája (3+1 Simboleco de la kvar sezonoj), 2008
Fontoj