Magra lateralo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Magra lateralo
Magra lateralo (Laterallus exilis)
Magra lateralo (Laterallus exilis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Lateralo Laterallus
Gray, 1855
Specio: Magra lateralo (Laterallus exilis)
Temminck, 1831
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Magra lateralo (laŭ la scienca nomo Laterallus exilis, aŭ Grizbrusta lateralo) estas akvobirdo de la rala familio, Rallidae kaj ties genro Lateralo Laterallus. Ĝi troviĝas en Belizo, Kostariko, Gvatemalo, Honduro, Nikaragvo, Panamo, Trinidado kaj Tobago, kaj en ĉiu kontinenta sudamerika lando escepte Ĉilio kaj Urugvajo.[1][2][3]

Taksonomio kaj sistematiko

La Grizbrusta lateralo estas monotipa, kvankam la populacio laŭlonge de la limo Honduro-Nikaragvo estis iam proponita kiel subspecio.[1][4]

Aspekto

La Grizbrusta lateralo estas 14 ĝis 15.5 cm longa. Maskloj pezas 26.5 ĝis 39 g kaj inoj 29 ĝis 43 g. Ambaŭ seksoj estas similaj. Plenkreskuloj havas palgrizajn kapon kaj bruston, blankan gorĝon, kaj tre rimarkindan brunan nukon. La cetero de iliaj supraj partoj estas olivecbrunaj kaj iliaj flankoj estas tre striece blankanigraj.[4] La beko estas griza kaj la malsupra makzelo pli helblua.

Distribuado kaj habitato

La Grizbrusta lateralo havas kelkajn tre disajn teritoriojn. Unu estas el Belizo kaj orienta Gvatemalo tra Honduro, Nikaragvo, Kostariko kaj Panamo ĝis Kolombio kaj okcidenta Venezuelo. Alia estas en centra Venezuelo kaj tria etendiĝas tra Gujanoj en Brazilon. La plej granda enhavas plej el Amazonia Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, kaj Bolivio kaj etendiĝas suden tra Paragvajo ĝis nordorienta Argentino. Ĝi troviĝas ankaŭ en nordokcidenta Ekvadoro, en kelkaj enklavoj laŭlonge de marborda sudorienta Brazilo, kaj en Trinidado.[4][5]

La Grizbrusta lateralo loĝas en vario de pejzaĝoj. Plimulto estas neprofunda nefluanta akvo, kiel bordoj de marĉoj, riveroj kaj lagoj kaj ankaŭ malsekaj herbejoj kaj rizkampoj. Ili loĝas ankaŭ en sekaj lokoj kiel paŝtejoj kaj aerodromoj.[4]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (Aŭgusto 2022). Alirita 25a de Novembro 2022 .
  2. HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
  3. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [2] Alirita la 24an de Julio, 2022
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Taylor, B. (2020). Gray-breasted Crake (Laterallus exilis), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Eldonistoj). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [3] Alirita la 29an de Novembro, 2022
  5. . Species lists of birds for South American countries and territories: Trinidad and Tobago. South American Classification Committee of the American Ornithological Society (22a de Septembro, 2020). Alirita 29a de Novembro, 2022 .