- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Magnús.
Magnús Torfi Ólafsson (5-a de majo 1923 - 3-a de novembro 1998) estis islanda ĵurnalisto, politikisto kaj ministro. Li estis ano de la Popolunuiĝo, kaj longtempa redaktoro de ĝia organo, Þjóðviljinn, sed estis poste partiestro de Liberaj maldekstruloj kaj parlamentano 1971-1978.