Maŭrico de Oranĝo
|
Princo de Oranĝo
|
|
|
Persona informo
|
Maurits van Oranje
|
Naskiĝo
|
14-an de novembro 1567 (1567-11-14) en Dillenburg
|
Morto
|
23-an de aprilo 1625 (1625-04-23) (57-jaraĝa) en Hago
|
Tombo
|
Nova Preĝejo en Delft vd
|
Religio
|
protestantismo vd
|
Ŝtataneco
|
Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd
|
Alma mater
|
Universitato de Lejdeno vd
|
Familio
|
Dinastio
|
Oranĝo-Nasaŭo vd
|
Patro
|
Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau vd
|
Patrino
|
Anna de Saksio vd
|
Gefratoj
|
Countess Louise Juliana of Nassau (en) , Christine von Dietz (en) , Countess Elisabeth of Nassau (en) , Countess Emilia Antwerpiana of Nassau (en) , Countess Emilia of Nassau (en) , Countess Catharina Belgica of Nassau (en) , Countess Charlotte Flandrina of Nassau (en) , Countess Charlotte Brabantina of Nassau (en) , Countess Maria of Nassau (en) , Countess Anna of Nassau (en) , Frederiko Henriko de Oranje-Nassau, Filipo Vilhelmo Princo de Oranĝo kaj Justinus van Nassau (en) vd
|
Edz(in)o
|
vd
|
Infanoj
|
Louis of Nassau, Lord of De Lek and Beverweerd (en) , Vilhelmo de Nasaŭo vd
|
Profesio
|
Okupo
|
politikisto artkolektanto oficiro milita komandisto vd
|
Laborkampo
|
Militaj aferoj kaj politiko vd
|
Aktiva dum
|
1582–1625 vd
|
|
|
Stadhouder de Holando kaj Zelando
|
Dum
|
1585-1625
|
Antaŭulo
|
Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau, lia patro
|
Sekvanto
|
Frederiko Henriko
|
Stadhouder de Utreĥto, Gelderlando kaj Overiselo
|
Dum
|
1590-1625
|
Sekvanto
|
Frederiko Henriko
|
Stadhouder de Groningen
|
Dum
|
1620-1625
|
Sekvanto
|
Frederiko Henriko
|
Princo de Oranĝo
|
Dum
|
1618-1625
|
Sekvanto
|
Frederiko Henriko de Oranje-Nassau, lia duonfrato
|
vd
|
Fonto: Vikidatumoj
|
|
Maŭrico de Oranĝo (nederlande Maurits van Oranje; germane Moritz von Oranien; naskiĝis la 14-an de novembro 1567, mortis la 23-an de aprilo 1625) estis funkciula stadhouder de ĉiuj provincoj de la Nederlanda Respubliko escepte la senjoreco de Frislando ekde 1585 ĝis sia morto en 1625. Antaŭ iĝi Princo de Oranĝo je la morto de sia plej aĝa duonfrato Filipo Vilhelmo, en 1618, li estis konata kiel Maŭrico de Nassau.
Li ricevis la nomon Moritz (Maŭrico) de sia patrinflanka avo, la princo-elektisto Maŭrico de Saksio.
Maŭrico pasigis sian junaĝon en Dillenburg en Nassau, kaj studis en Hajdelbergo kaj Lejdeno. Li sukcedis sian patron Vilhelmo la Silentema kiel stadhouder de Holando kaj Zelando en 1585, kaj iĝis stadhouder de Utreĥto, Gelderlando kaj Overiselo en 1590, kaj de Groningen en 1620. Kiel General-kapitano kaj Admiralo de la Unio, Maŭrico organizis la nederlandan ribelon kontraŭ Hispanio en kohera, sukcesa ribelo kaj akiris famon kiel militista strategiisto. Je lia estreco kaj kunlabore kun la Landadvokato de Holando nome Johan van Oldenbarnevelt, la Armeo de la Nederlandaj Ŝtatoj atingis multajn venkojn kaj forpelis la hispanojn el la nordo kaj oriento de la Respubliko. Maŭrico sukcesis revivigi kaj revizii la ŝlosilajn doktrinojn de Vegecio kaj pioniris la novajn eŭropajn formojn de armilaro kaj elfosado. Dum la Dekdujara Batalpaŭzo, religia disputo eksplodis en la Respubliko, kaj aperis konflikto inter Maŭrico kaj van Oldenbarnevelt, kio finiĝis per la senkapigo de tiu lasta. Post la batalpaŭzo, Maŭrico malsukcesis atingi pliajn militvenkojn. Li mortis nelasinte laŭleĝajn filojn en Hago en 1625 kaj estis sukcedota de siaj pli juna duonfrato Frederik Hendrik.
Bibliografio
- (2007) “The Limits to Revolutions in Military Affairs: Maurice of Nassau, the Battle of Nieuwpoort (1600), and the Legacy”, Journal of Military History 71 (2), p. 331–372. doi:10.1353/jmh.2007.0142. 159953429.
- Herbert H., Rowen. (1988) The Princes of Orange: the Stadholders in the Dutch Republic. Cambridge and New York: Cambridge University Press. ISBN 0521345251.
- John Lothrop Motley, "History of the United Netherlands from the Death of William the Silent to the Synod of Dort". London: John Murray, 1860.
- John Lothrop Motley, "The Life and Death of John of Barenvelt". New York & London: Harper and Brothers Publishing, 1900.
- Petrus Johannes Blok, "History of the people of the Netherlands". New York: G. P. Putnam's sons, 1898.
Genealogio de la Nasaŭa dinastio |
---|
Gravaj regantoj el la Nasaŭa dinastio: princoj de Oranĝo, reĝ[in]oj kaj grandduk[in]oj; kun jaroj de regado.
| Simboloj |
- “” = Princo de Oranĝo-Nasaŭo (reganta en Nasaŭo, sed "Princo de Oranĝo" nur laŭnome)
|
---|
|