Møre og Romsdal ("Møre kaj Romsdal") estas provinco de okcidenta Norvegio, lime de Trøndelag, Oppland, kaj Sogn og Fjordane. 2019 en ĝi loĝis 265 392 homoj, aŭ 5,3 % de la totala loĝantaro de Norvegio. Areo estas 15 104 km². La regurbo estas Molde. La provincon trapasas la norvega aŭtovojo 64, nomata Atlanterhavsveien.
Møre og Romsdal havas tri distriktojn: Nordmøre ("Norda Møre"), Romsdal kaj Sunnmøre ("Suda Møre").
Inter la multaj lagoj de la teritorio estas Aursjøen.