La nomo « Médoc » originas de la natura evoluo de la latina adjektivo medulicus formita el la nomo de la populo Meduli[1] (akvitana etno de la ĝironda marbordo dum la protohistorio kaj la antikva epoko).
Geografio
Médoc okupas la nordokcidentan trionon de la departemento Gironde kaj estas konata ĉefe pro siaj vinkultivejoj, kie oni produktas la mondfamajn vinojn de Bordeaux. Ĝi tamen havas grandan pejzaĝan diversecon: marĉoj en la sudo, grandaj rektaj strandoj ĉe la oceano, la kabo Grave kie renkontiĝas la akvoj de Atlantiko kaj Ĝirondo, la arbaro de Landes kun multegaj marbordaj pinoj, lagoj (Hourtin-Carcans kaj Lacanau), ktp.
La klasifiko de Premiers Grands Crus ("Unuaj Grandaj Krudaĵoj") en Pauillac kaj Margaux dum la Universala Ekspozicio de 1855 konfirmis Médoc-an kiel komparnorma tero por plej altnivelaj ruĝaj vinoj.