Arbaro de Landes

Arbaro de Landes

La arbaro de Landes (france: Forêt des Landes) estas granda pina arbaro teganta la plejparton de la departemento Landes en sudokcidenta Francio.

Aldone al pinastroj troveblas kverkoj, kiel korkokverko kaj verda kverko.

Geografio

Mapo de Landes de Gascogne

La arbaro de Landes estas ankaŭ nomita Landes de Gaskonjo, kaj iam Landes de Bordozo. Ĝi sterniĝas sur granda parto de la francaj departementoj Landes kaj Gironde, kaj ankaŭ parte sur Lot-et-Garonne. El la montaro de Landes fontas kelkaj riveroj, kiel Eyre, Boudigau, Ciron, ...

La gravaj urboj proksimaj estas Bordeaux, Mont-de-Marsan, Dax kaj Bayonne.

La arbaron limas okcidente la Atlantiko (Biskaja Golfo). Tiu marbordo nomiĝas arĝenta marbordo (france: Côte d'Argent). En la centro estas la Golfo de Arcachon.

Bibliografio

  • Doyen, André 1977 : Le parc naturel régional des landes de Gascogne. Les loisirs en forêt landaise. Tijdschrift van de Belgische Bosbouwmaatschappij, 84/5, 270-288. france
  • Jamblinne, A. de & Coomans de Brachène A. 1977 : Ligniculture en forêt de Gascogne. Tijdschrift van de Belgische Bosbouwmaatschappij, 84/1, 1-20. france

Vidu ankaŭ