Más que amor, frenesí estas hispana filmo verkita kaj reĝisorita de la triopo formita de Alfonso Albacete, David Menkes kaj Miguel Bardem, premierita en 1996.
Intrigo
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Ĝigolo Max (Nancho Novo) revenas al urbo sekvita de policano (Javier Manrique) kaj oni suponas, ke li estis murdinta unu el siaj klientoj. Li serĉas helpon el madamo kiu ŝatas junulinojn (Bibi Andersen). Max klopodas por reveno al sia iama koramikino Yeye (Ingrid Rubio), kiu ankoraŭ sentas iom por li. Yeye kunhavas loĝejon kun du samloĝantoj, nome Monica (Cayetana Guillen Cuervo) kiu estas kelnerino ĉe klubo de samseksemuloj, nome frenesí (ekzaltiĝo) kaj amsuferantino Maria (Beatriz Santiago). Maria amas strangan najbaron Carlos (Juan Diego Botto). Alia amiko estas samseksema artostudento Alberto (Gustavo Salmeron), kiu estis vidata en el ekfilmo sekse en duŝejo kun Alex (Javier Albala). Sed li ekscias, ke Sro. Right estas edzo kaj patro, kiu flirtas kun artlerneja modelo David (Liberto Rabal). Tiu grupo de voluptaj dudekjaruloj iras unu nokton al amasdancejo cele al amo kaj aventuro.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
Geaktoraro kaj roluloj
- Nancho Novo, Max
- Cayetana Guillén Cuervo, Mónica
- Íngrid Rubio, Yeye
- Beatriz Santiago, María
- Gustavo Salmerón, Alberto
- Javier Albalá, Álex, ĵusamiko de Alberto
- Javier Manrique, Luis, policano
- Bibiana Fernández, Cristina, prostituanto de Max
- Juan Diego Botto, Carlos, najbaro kaj amiko de María
- Liberto Rabal, David, amiko de Yeye y Alberto
- Penélope Cruz, Laura, ĵusamikino de Carlos