László Ladó [lAslO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ladó László, estis hungara oficiro, oficisto, ekonomikisto, altlerneja instruisto, librotenisto.
László Ladó[1] naskiĝis la 6-an de septembro 1919 (nun 1919-09-06) en Sopron, li mortis la 25-an de oktobro 2007 en Budapeŝto.
Biografio
László Ladó maturiĝis en armea mezlernejo en 1938, poste li akiris diplomon en Milita Akademio kun rango leŭtenanto en 1941. Post la diplomo li estis oficiro, sed en 1945 li civiliĝis kaj li iĝis precipe oficisto. Li akiris ekonomian diplomon en Teknikuniversitato palatino József en 1948, poste li estis oficisto, inter 1952–1963 jam en la financa ministerio aŭ en ties instituto. En la laste menciita universitato li estis lektoro (1963-1964), docento (1964–1971), profesoro (1971–1989), ankaŭ katedrestro inter 1978–1984. Intertempe li akiris licencojn pri librotenado en 1951 kaj oficistan en 1965, li kandidatiĝis en 1957, li doktoriĝis en 1969 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, fine li pensiuliĝis en 1990. Tamen ĝis 2002 li estis librotenisto. Li edziĝis en 1945, lia edzino naskis 3 filinojn inter 1946-1953. Li ricevis 3 premiojn inter 1943-2005.
Elektitaj kontribuoj
- Gyártás-előkészítés lyukkártya rendszerű gépekkel. (1950)
- Az ügyvitel szervezése a belkereskedelemben. (monografio, kunaŭtoro, 1954)
- Iparvállalatok ügyvitelének és könyvvitelének szervezése. (monografio, ankaŭ disertaĵo, 1955)
- A gazdaságos belső szállítás. (monografio, 1957)
- A folyamatok mozgatási elemei gépesítésének műszaki-gazdasági kihatásai. (disertaĵo, 1968)
- Az optimális vállalati nyereség számítása. (monografio, kunaŭtoro, 1968)
- Adatfeldolgozó gépek és rendszerek. (studenta lernolibro, 1968; 5-a eldono: 1975)
- Az üzem- és munkaszervezésről. (monografio, kunaŭtoro, 1972)
- Szervezéselmélet és -módszertan. A vezetés szervezési funkciója. (monografio kaj studenta lernolibro, 1979; 3-a tralaborita eldono: 1986)
- Innovatív vállalati szervezetek egyes strukturális és működési sajátosságai. (monografio, 1985)
- A költség- valamint kontrolling témájú vezetői információk helyzetéről. (1999)
Fontoj
Referencoj