Lumpulsa komparilo estas optikamekanismo uzita por trovi malsimilecojn inter du bildoj. Ĝi funkcias kiel mikroskopo, kiu rapide alterne ("lumpulse") prezentas ambaŭ bildojn al la vido de observanto.
la "lumpulsa kompara projekciilo" (aŭ "PROBLICOM" : de la anglaPROjector BLInk COMparator), inventita de la amatora astronomoBen Mayer, estas malmultekosta versio de la lumpulsa komparilo. Ĝi konsistiĝas el du diaprojekciiloj kun rotacianta kaŝilo kiu alterne interrompas la projekcion de unu aŭ la alia diapozitivo.
Tamen, algoritmoj de bilda diferencigo kapablas trovi malsimilecojn inter bildoj pli efike ol la homaj okuloj. Por mezuri precize la pozicion de objekto, kies rapideco kaj direkto de movo estas konataj, oni uzas la teknikon de "Spuro kaj Stako", en kiu pluraj bildoj estas supermetitaj tiamaniere, ke la observata objekto ŝajnu punkto inter la steloj, kiuj aperas kiel strekoj.