Ŝia patro estis husarakapitano, kiu baldaŭe iĝis aktoro. Ekde la naskiĝo ŝi vivis en aktora etoso. Ŝi aĝis 6 jarojn, kiam ŝi debutis aktorino en Esztergom. Ŝi aĝis 16 jarojn, kiam ŝi iĝis edzino. La edzo nomiĝis Johano Blaha kaj helpis karieron de Ludovikino. Ŝi naskis filon kaj filinon. En 1901 ŝi estis nomumita "eterna ano" de la Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi ne nur kantis, sed estis sukcesa ankaŭ en prozaĵoj. Ŝia ofta aktorpartnero estis József Tamássy. Dufoje ŝi rolis ankaŭ en mutaj filmoj. Ankaŭ ŝia filino Sári Blaha estis aktoro (nelonge), ŝia nepino same estis aktoro, kiun Lujza Blaha apogis.