Los Gatos (hispane: "la katoj") estas municipo en la subŝtatoKalifornio kaj ties kantono Santa Clara de Usono. Ĝi situas 15 kilometrojn sude de San Jose, en la metropola areo ĉirkaŭ la urbo San-Francisko, kaj konsideriĝas parto de la Silicia Valo, en kiu situas aparte multaj firmaoj pri komputiko. En 2010 estis 29 413 loĝantoj. Ekde la jaro 1910 tie la esperantisto Ernest Andrew Rogers estis prezidanto de la loka Montezuma Mountain School, privata lernejo por knaboj, kie almenaŭ ĝis la 1930-aj jaroj estis instruata Esperanto.