La Longvosta grundokolombo (Uropelia campestris) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiuj inkludas kolombojn kaj turtojn. Ĝi estas la ununura kolombospecio de la genro Uropelia kiu vivas en Ameriko.
Disvastiĝo
Ĝi troviĝas en arbara pejzaĝo nome cerrado de centra kaj nordorienta-centra Brazilo kaj ĉe najbara Bolivio en sudokcidento. Ties natura medio estas seka savano kaj subtropika aŭ tropika laŭsezone humida aŭ inondita malalta herbejo.
Aspekto
Ĝi estas malhelgriza en kapo kaj dorso kaj helgriza en subaj partoj. La beko estas malhela, sed la kruroj kaj la okulringoj estas flavaj. La vosto estas longa (de tie la nomo) kaj montras nigrajn kaj blankajn plumojn. Ankaŭ en dorso videblas du paroj de strioj nigroblankaj.
Referenco
Eksteraj ligiloj