Linn estas iama komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 138 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Ekde la 1-a de januaro 2013 ĝi estas parto de la nova komunumo Bözberg.
Geografio
Linn situas ĉe la suda flanko de altebenaĵo ĉe la transiro de la Falda Ĵuraso al la Tavola Ĵuraso, proksimume unu kaj duonan kilometron sude de Bözberg-Pasejo.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,54 km², de kiuj 1,13 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,12 de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 720 m s.m. sur la kulmino de la monto Linnerberg, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 472 m s.m. en la valo Sagenmülital.
La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per flanka sakvojo, kiu deflankiĝas de la Bözberg-Pasejkulmino.
La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per poŝtaŭtolinio al Brugg.
Historio
La unua dokumenta mencio de Linn datiĝas el la jaro 1306 kiel Linne.
Dum mezepoko Linn apartenis al la habsburga tribunaldistrikto Bözberg. Post plurfoja posedantoŝanĝo en la jaro 1377 la tribunaldistikto kaj kun ĝi Linn estis integrita al la voktejoSchenkenberg.
Dum pestoepedemioj en mezepoko formortis granda parto de la vilaĝa loĝantaro. Por memoro al la mortintoj estis pantita la tilio de Linn, kiu ankaŭ ornamas la komunuman blazonon.
En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Linn fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.