Linio Asakusa aŭ Linio Toej-Asakusa (japane 浅草線 [Asakusa-sen] aŭ 都営浅草線 [Toei Asakusa-sen], angle Toei Asakusa line) estas metroa linio en Tokio, Japanio. Ĝi estas unu el 4 linioj de metroa sistemo Toej en la Metroo de Tokio. La simbola koloro de linio estas rosa koloro. La emblemo de linio estas latina litero "A" en rosa ringo.
Historio
Linio Asakusa estas la unua linio konstruita de Tokia Registaro. Estis planate nomi ĝin Linio 1, sed poste ĝi ricevis nomon de kvartalo Asakusa. Laŭ origina plano la linio Asakusa devis iri preter la jam ekzistanta stacio Asakusa, sed poste oni decidis, ke estos pli oportune por pasaĝeroj transiri ĉe tiu stacio al linioj Ginza kaj Tobu-Isesaki (nun — Tobu-Skajtri).
Trafiko
Estas jenaj tipoj de trajnoj:
- Loka trajno (各停 [kakutei]);
- Rapida trajno (快速 [kaisoku]) iras norden de stacio Niŝi-Magome (A-01);
- Rapida super-ekspreso (快特 [kaitoku]) iras plejmulte ĝis Flughaveno Narita — norden (orienten) kaj ofte ĝis Flughaveno Haneda — suden;
- (Flughavena) ekspreso (エアポート急行 aŭ 急行 [(eapōto) kjūkō]) iras suden, matene kaj vespere, ĝis Flughaveno Haneda;
- Flughavena rapida ekspreso (エアポート快特 [eapōto kaitoku]) iras inter flughavenoj Haneda kaj Narita, ĝi preterpasas iujn staciojn en linio Asakusa;
- Naveda super-ekspreso (通勤特急 [cūkin tokkjū]) iras dum malfruaj vesperoj de labortagoj norden — de stacio Niŝi-Magome (A-01) ĝis stacio Kejsej-Narita (linio Kejsej);
- Super-ekspreso Akses (アクセス特急 [tokkjū], Access) malofta nord-orient-direkta trajno — de stacio Niŝi-Magome (A-01) ĝis Flughaveno Narita;
- Super-ekspreso (特急 [tokkjū]) iras suden, matene kaj vespere, en linio Asakusa ĝi iras nur inter stacioj Oŝiage (A-20) kaj Sengakuĝi (A-07).
Tage la trajnoj veturas kun la intervalo:
- 6—7 min. (sen rapidaj super-ekspresoj)
- 10—20 min. (rapida super-ekspreso ekde/ĝis Flughaveno Haneda)
- 20 min. (rapida super-ekspreso ekde/ĝis stacio Misakiguĉi)
- 40 min. (flughavena rapida super-ekspreso)
La unua trajno:
La lasta trajno (labortago):
La lasta trajno (semajnofino):
La horaro (diferencas inter labortagoj kaj semajnofino): Horaro de linio Asakusa Arkivigite je 2012-11-29 per la retarkivo Wayback Machine (japane, defaŭlte ĝi montras hodiaŭa horaro)
Stacioj
Ĉiuj stacioj lokiĝas en Tokio.
Ĉe stacio Sengakuĝi (A-07) la linio Asakusa kuniĝas kun linio Kejkju (ĉefa) de Korporacio Kejkju. La linioj havas komunajn trajnojn direkte de/al stacio Oŝiage. Ili iras ekde/ĝis stacio Flughaveno Haneda (tra linio Kejkju-kuko), ekde/ĝis Misakiguĉi (tra linio Kejkju-Kurihama), ekde stacioj Ŝin-Zuŝi (tra linio Kejkju-Zuŝi) kaj ekde Uraga.
Ĉe fina stacio Oŝiage (A-20) la linio Asakusa kuniĝas kun linio Kejsej-Oŝiage de Elektra Fervojo Kejsej. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis stacioj Flughaveno Narita (tra linio Kejsej (ĉefa)), Imba-Nihon-Idaj (tra linioj Kejsej (ĉefa) kaj Hokuso), Ŝibajama-Ĉijoda (tra linioj Kejsej (ĉefa) kaj Ŝibajama).
Flughavena rapida super-ekspreso (FRSE) haltas ĉe stacioj, markitaj per "●", kaj preterpasas tiujn, markitajn per "|" (la stacioj neniel markitaj ne estas sur ĝia vojo, ĉar en linio Asakusa ĝi iras nur inter stacioj Oŝiage (A-20) kaj Sengakuĝi (A-07)). Aliaj tipoj de trajnoj haltas ĉe ĉiu stacio de linio Asakusa (kiu estas sur ilia vojo).
Eksteraj ligiloj