Oroserĉantoj fondis vilaĝon Linhares en 1800. La vilaĝo estis detruita fare de indiĝenoj, tial la portugaloj apud la vilaĝo fondis ankaŭ kazernon. En 1919kirko estis konstruita. En 1833 Linhares urbiĝis.
Ekonomio
En municipo Linhares la plej granda produktaĵo estas la papajoj (la plej granda produktanto de Brazilo). Menciindas ankaŭ produktadoj de mebloj, petroloj, gasoj, alkoholoj, kakaoj.
Trafiko
Urbo Linhares havas ponton tra la rivero. La plej grava vojo sekvas la marbordon, tamen iom interne, ne laŭ la oceano.
Klimato
Linhares situas en tropika klimato. La someroj estas pluvaj kaj varmaj, la vintroj sekaj kaj mildaj. Jare pluvas po 1157 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen en novembro pluvas la plej ofte. La averaĝa jara temperaturo estas 24 °C, la averaĝa jara temperaturo varias inter 20-29 °C.