Lilia Ledon da Silva

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Lilia Ledon da Silva
Persona informo
Naskiĝo 1956
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Gilbert Ledon Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Symilde Schenk Ledon Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lilia Ledon da Silva (naskiĝis en 1956),[1] laŭ plumnomo Sara Larbar, estas brazila esperantistino, verkistino kaj instruistino de la franca lingvo. Ŝi estas la filino de esperantistoj Gilbert Ledon kaj Symilde Schenk Ledon, do ŝi estas denaskulino kies riĉega vortuzo strikte limiĝas je PIV[2]. Ŝia originala romano "Karuseloj" estas interesa libro el vidpunkto de Esperanto-kulturo.

Ŝi ekverkis por la esperantistaj revuoj Impulso kaj Laŭte!.[1]

Verkaro

  • Karuseloj (1987; 2019), romano pri la unuaj amoj de junulino en Brazilo kaj Esperanta medio.[1][2]
  • Lilia Ledon: Realo, nepriskribebla realo. Paŝoj al plena realo-aliro. Beletra Almanako (25), februaro 2016. paĝoj 27-36.

Tradukoj el la franca al la brazila portugala

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • La libro Karuseloj estas libere de kopirajto kaj legebla en la retejo SCRIBD