Libana milito de 1982

Israelaj trupoj en suda Libano (1982).

La Milito de Libano de 1982, nomita de Israelo «Operaco Paco al Galileo» kaj konata ankaŭ kiel Unua Milito de Libano, estis armita konflikto kiu ekis la 6an de junio 1982 kiam la Israelaj Defendaj Fortoj invadis la sudon de Libano kun la celo forpeli la OLP for de tiu lando. La registaro de Israelo ordonis la invadon kiel reago al klopodo atenci kontraŭ la israela ambasadoro en Unuiĝinta Reĝlando, Ŝlomo Argov, fare de la grupo de Abu Nidal.

La milito pluis el la 6a de junio 1982 ĝis la 22a de junio 1985 (do daŭris 3 jarojn kaj 16 tagojn). La israela armeo estis pli ol duoble granda ol la kombinitaj fortoj de palestinanoj, sirianoj kaj libananoj, kaj havis trioble pliajn tankojn ol la araboj. La dekomenca venko taktike estis de israelanoj (pli ol 25 000 mortoj de araboj, el kiuj multaj civiluloj, dum malpli ol milo da israelanoj, laŭ iliaj fontoj), sed finfine rezultis en strategia malvenko, ĉar oni ne atingis la celojn. Ja Israelo sukcesis atingi la forpelon de la OLP el Libano, sed malsukcesis pluteni la intencitan aliancon de israelanoj kun libanaj kristanoj, pliiĝis la influo de Sirio en Libano kaj pluis la konflikto en la sudo de Libano.

Dum la konflikto la israela armeo sukceis alveni ĝis Beirut, kiu estis sieĝita kaj bombardita dum du monatoj, ĝis la OLP akceptis foriri el la urbo. Helpis la israelanojn libankristanaj milicoj de la falanga partio, ĉefe de Maronitoj, kiuj la 16an de septembro 1982 eniris en la kvartaloj de rifuĝintoj kaj murdegis ĉirkaŭ 3 500 palestinanojn (ĉefe civiluloj) en la urbo (vidu artikolon Masakro de Sabra kaj Ŝatila).[1]

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. CNN.com (ed.). Beirut Palestinians recall «Sabra, Shatila massacre». Konsultita la 9an de februaro 2019.]

Bibliografio

  • Avraham Sela, Arab-Israeli Conflict, The Continuum Political Encyclopedia of the Middle East, Novjorko 2002.
  • Ahron Bregman, Israel's Wars: A History Since 1947, Routledge Londono 2002. ​ISBN 0-415-28716-2​.

Eksteraj ligiloj