Lee Min-ho (jen en revizia latinliterigo, koree 이민호, per ĉinaj karaktroj 李敏鎬, naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1987 (nun 1987-08-22), do nun 37-jara) estas sudkorea aktoro, kantisto kaj modelo. Rimarkindas, ke li havas fanojn tra la tuta mondo.[1] Li iĝis mondfama aktoro, aperante en pluraj televidserioj, inkluzive de Knaboj sur floroj (koree 꽃보다 남자, Kkotboda namja), La Heredantoj, Urba Ĉasisto kaj La Reĝo: Eterna Monarko.[2] Li kantis multajn kantojn.
Filmoj
- 2008: Revena Publika Malamiko
- 2008: Nia Lernejo E.T.
- 2015: Gangnam Blues
- 2016: Premiĉasistoj
Televidaj serioj
- 2003: Akra
- 2004: Senĉesa 5
- 2005: Recepto de Amo
- 2006: Sekreta Kampuso
- 2007: Mascarel Run
- 2007: Mi Sam
- 2008: Leviĝu
- 2009: Knaboj sur floroj (koree 꽃보다 남자, Kkotboda namja)
- 2010: Persona Gusto
- 2011: Urba Ĉasisto
- 2012: Fido
- 2013: La Heredantoj
- 2016: Legendo de la Blua Maro
- 2020: La Reĝo: Eterna Monarko
Eksteraj ligiloj
Referencoj