Laŭ la Biblio, Lea aŭ Lia[1] estas filino de Labano kaj la unua edzino de Jakobo. Ŝi estas, krome, fratino de Raĥel, dua edzino de Jakobo.
Biblia rakonto
En la libro Genezo (29,1-30) estas rakontate ke Jakobo iris ĉe la onklon Labanon, kiu estis frato de la edzino de Isaak lia patro, por serĉi edzinon. Labano havas du filinojn: Lea kaj Raĥel: “16 Sed Laban havis du filinojn; la nomo de la pli maljuna estis Lea, kaj la nomo de la pli juna estis Raĥel. 17 La okuloj de Lea estis malsanaj, sed Raĥel estis belforma kaj belvizaĝa.Gn|29,16-17”.
Jakobo enamiĝas al Raĥel kaj serviste deĵoras ĉe la parenco laŭlonge de sep jaroj por ŝin obteni. Sed en la nokto de la geedziĝo la onklo profitas de la mallumo por anstataŭi Raĥel kun unuenaskitina Lea. Fine Jakobo sukcesos edzinigi al si ankaŭ Raĥel.