Las Gabias enhavas la kernojn Gabia la Grande —municipa ĉefurbo— kaj Gabia Chica kiuj unuiĝis en 1973, krom Híjar, Los Llanos, Pedro Verde kaj Urbanización San Javier. La nomo ŝajne derivas el arabaHisn Caviar, kiu signifas “milita turo”, alude al tiu kiu ankoraŭ ekzistas en Gabia Grande.
Menciindas, ke Las Gabias estas en la 20a rango de la municipoj kun pli ol 10 000 loĝantoj kun averaĝa aĝo plej malalta de Hispanio: nome 34,3 jaroj.[1] Fine de la 20a jarcento oni ne trapasis ankoraŭ la limon de 10 000 loĝantoj, sed tio okazis tuj en la 21a jarcento kaj tuj oni duobligis la loĝantaron kaj oni trapasis en 2016 ankaŭ la barieron de 20 000 loĝantoj, kio faris ĝin la kvara municipo plej loĝata de la Metropola Areo de Granado, superita nur de Granado mem, Armilla kaj Maracena.[2]
Oni elfosis kuriozan baptejon de la romia epoko. En la 19a jarcento estis prospera kaj grava loko en la provinco, kun industrio de teksiloj kaj kultivo de lino, kanabo kaj beto, ĝis la hegemonio de la kultivo de tabako komence de la 20a jarcento.
Las Gabias estas konsiderata dormurbo kun aliaj proksimaj lokoj. Pro la fama Nemoveblaĵa veziko en Hispanio ĉefe komence de la 21a jarcento, en 2011 la municipo havis 2632 loĝejojn neloĝatajn.[3]