Alicún de Ortega etendiĝas tra la lastaj deklivoj oriente de la Orientaj Montoj kaj tra la valo de la rivero Guadahortuna, en la proksimeco de la rivero Fardes kaj sur la limo kun la provinco Ĥaeno, kiu distas apenaŭ 700 metrojn de la urba centro. Estas la unika loko de la Vojo de Fardes kiu nek havas nek iam havis kavodomojn.
Meze de la 20a jarcento estis 1389 loĝantoj, poste tio duoniĝis.