Lars Ulrich

Lars Ulrich
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1963 (1963-12-26) (61-jaraĝa)
en Gentofte
Lingvoj danaangla
Ŝtataneco Reĝlando Danio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Corona del Mar High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Torben Ulrich (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Lon Ulrich (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Connie Nielsen (en) Traduki (–2014) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Myles Ulrich (en) Traduki, Layne Ulrich (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo muzikisto
drumisto
tenisisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lars ULRICH /ˈʊlrɪk/ (naskiĝis la 26-an de decembro 1963, Gentofte, Danio) estas usona muzikisto kaj produktoro de dana origino, unu el la plej famaj rubaĵ- metal- drumistoj de la 1980-aj jaroj, kunfondinto kaj konstanta membro ( ekde 1981 kune kun James Hetfield) de Metallica [1][2].

Lia ludstilo estas ege varia, intervalante de simplaj ritmoj en La Nigra Albumo ĝis kompleksaj partoj en la unuaj diskoj de la grupo, kiel Master of Puppets, Ride the Lightning aŭ en …And Justice for All (... Kaj Justeco por Ĉiuj). Ĉi-lasta havis la plej kompleksajn ritmojn el la tuta laboro de la grupo.

En lia junaĝo li estis tre promesplena tenisa talento, kaj Ulrich translokiĝis al Los-Anĝeleso, Kalifornio 16-jaraĝa por evoluigi siajn talentojn. Li rapide ekkomprenis ke la nivelo en Usono estis multe pli alta ol li kutimis, tiel ke li prefere temigus esti drumisto. Post publikigado de anonco en loka Los-Anĝelesa gazeto nomita The Recycler, Ulrich renkontis James Hetfield kaj formis Metallica.

Referencoj

  1. . Lars Ulrich: Jeg flytter hjem hvis ... (dane). Ekstra Bladet (26 September 2016). Alirita 6 December 2017 . “"Nej, jeg er hundrede procent dansk statsborger"/"No, I am one hundred percent Danish citizen"”.
  2. METALLICA's LARS ULRICH On Whom He Would Vote For In 2020 U.S. Presidential Election: 'Fans Out There Can Probably Put Two And Two Together' (September 3, 2020).

Eksteraj ligiloj