Lajos Balcza

Lajos Balcza
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1936 (1936-02-02)
en Gyöngyös
Morto aprilo de 2005
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Hungara Scienca Akademio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo matematikisto
instruisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lajos Balcza [lajoŝ balca], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Balcza Lajos, estis hungara mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

Lajos Balcza[1][2][3] naskiĝis la  2-an de februaro 1936 (nun 1936-02-02) en Gyöngyös, li mortis en aprilo de 2005 en Budapeŝto.

Biografio

Lajos Balcza estis edukita en Salgótarján, sed li maturiĝis kun pedagogia licenco en edukejo de Balassagyarmat en 1955, poste li akiris pedagogian diplomon en Pedagogia Altlernejo de Eger en 1961, pli poste plian pedagogian diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1972. Jam inter 1958–1961 kaj 1968–1975 li instruis en bazlernejo en Salgótarján, inter la du periodoj li estis inspektoro aŭ lernejestro. Li estis asistanto (1975–1982), poste lektoro (1982–1996) en Teknikuniversitato de Budapeŝto. Intertempe li doktoriĝis en Universitato Attila József en 1982, li kandidatiĝis (CSc) en 1996 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis signifa pedagogo de la matematiko. En nekonata jaro li edziĝis, sed li divorcis en 1981.

Elektitaj kontribuoj

  • A Cauchy-féle egyenlőtlenségekről. (1973)
  • Some Features of Elements Generating of Alternating Group. (1978)
  • Permutations With a Given Number of Inversions. (1987)
  • On Inversions and Cycles in Permutations. (1992)
  • Ciklusok és inverziók permutációkban. (disertaĵo, 1995)

Fontoj

Referencoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.