La kavaliro en la panterfelo (kartveleვეფხისტყაოსანიVepĥistkaosani) estas fama eposo verkita en la 12-a jarcento (kvankam la konservita kopio estas de la 16-a jarcento) de la kartvelapoetoŜota Rustaveli, kasisto (Meĉurĉletuĥucesi) de la reĝinoTamara de Kartvelio. La kavaliro en la panterfelo kelkfoje estas konsiderata la nacia eposo de Kartvelio. Ĝi estis unuafoje presita en 1712 en Tbiliso.
En la eposo, Rustaveli parolas pri la humanismaj idealoj de la mezepokaEŭropo: kavalireco, amo, amikeco, korteza amo, kuraĝeco kaj bonŝanco. La herooj de la poemo estas kuraĝaj, filantropaj kaj bonvolaj, kvankam ili estas ne nur kartveloj. La regionoj de Arabujo, Ĉinujo kaj Barato aperas en la poemo.
La historio temas pri pasia serĉado de virino, simbolo de la suno, forkaptita al la okcidento trans la maro, fare de kavaliro kiu prenas sur sin mem tasko liberigi ŝin.