La carta esférica (La sfera mapo) estas hispana filmo reĝisorita de Imanol Uribe, kiu premieris en 2007, kaj estis bazita sur la samnoma romano de Arturo Pérez-Reverte. Ĝi estis filmita en Algeciras, Barcelono, Kadizo, Cartagena, Madrido kaj Murcio. La filmo referencas al rabado fare de trezorĉasistoj de ŝipoj dronitaj en hispanaj akvoj.
Intrigo
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Eksmaristo Coy (Carmelo Gómez) ekkonas en aŭkcio de ŝipaj objektoj Tánger Soto (Aitana Sánchez-Gijón). Inter ambaŭ formiĝas rilato kiu superas la profesiecon dum ili serĉas dronitan brigantinon kiun ankaŭ aliuloj serĉegas.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
Geaktoraro kaj roluloj