La Reĝo de Fajro (en tradicia ĉina: 火王; angleThe King of Blaze aŭ Fire King; nederlandeDe Brand Koning) estas tajvanamanhua de You Su-lan, aperinta en magazino Gong Juu Comics ekde 1991, kaj poste en 13 tankobonaj volumoj inter junio 1992 kaj februaro 1998 fare de Da Ran Culture. La nova eldono kun 14 tankobonaj volumoj estis publikigita inter novembro 2001 kaj marto 2003 fare de Kung-Long International. Surbaze de la manhua estas produktita televida serio.[1]
La manhua estas la dua serio de la kolekto La Legendo de la Sep Speguloj, kaj estas konsiderata kiel unu el la unuaj BL bildliteraturoj de Tajvano.[2] Ĝi rakontas la historion de la tri vivoj (reenkarniĝo) kaj la sorto de la dio de fajro kaj la dio de vento.
↑Tiffany (26 decembro 2013). 【人物專訪 NO.27】《傾國怨伶》、《火王》 游素蘭老師 (zh-TW). Arkivita el la originalo je 4 novembro 2016. Alirita 4 septembro 2019 . “但其實在《火王》裡表達一段很熾烈的愛情,也被認為是台灣早期的BL作品。”.