Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 59,45 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 748 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 300 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 36 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Guarrate, Fuentelapeña, Villabuena del Puente, El Pego kaj Vadillo de la Guareña
La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, beto) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Grava enspezofonto estis fabrikado de ĉokolado, vino kaj fromaĝo. Lastatempe rura turismo ekgravis.