Lăpugiu de Jos [ləpuĝu de ĵos] (hungare: Alsólapugy, germane: Unter-Lappendorf) estas komunumo en Rumanio okcidente de Deva. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Cosești, Baștea, Fintoag, Grind, Holdea, Lăpugiu de Sus, Lăsău, Ohaba kaj Teiu.
Ĉe Lăpugiu de Jos estas stacio (Lăpugiu) de la fervoja linio inter Simeria kaj Lugoj; du pliaj haltejoj en la komunumo estas Ohaba kaj Holdea. La vilaĝon preterpasas la nacia vojo DN68A; estas planate tie konstrui la aŭtovojon A1.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 340 loĝantojn (rumanoj); en 1956 311 (rumanoj). La tuta komunumo havis en 2002 1 707 loĝantojn.
Historio
La unua skriba mencio estas en 1439. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad vármegye).
Fonto
Eksteraj ligiloj
Distrikto Hunedoara (Rumanio) |
---|
Municipoj |
| |
---|
Urboj |
|
---|
Komunumoj |
|
---|
|