Deva (hungare Déva, germane Diemrich) estas urbo en Rumanio ĉe la nordorienta piedo de la Rusca-montaro laŭ la meza fluo de Mureș sudokcidente de Cluj-Napoca. Administre apartenas al ĝi Archia, Bârcea Mică, Cristur kaj Sântuhalm. Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto Hunedoara.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 8 654 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 - 76 207 (rumanoj, 8 % da hungaroj, romaoj).
Historio
Ĝia unua mencio skriba estas en 1269. Ĝis 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando ene de la habsburga regno Aŭstrio-Hungario kaj estis parto de la departemento Hunyad vármegye.
Fonto
Vidu ankaŭ
Literaturo
- A Dévai Ferences Rendház 1850 előtti könyvei, katalogo, kunmetis Henriette Szabó, 2002.
Eksteraj ligiloj
-
Situo en la distrikto
-
La urba blazono
-
Deva, desupra vido
-
La urbocentro
Distrikto Hunedoara (Rumanio) |
---|
Municipoj |
| |
---|
Urboj |
|
---|
Komunumoj |
|
---|
|