László UNGVÁRY [lAslO ungvAri], hungare Ungváry László, Esperante Ladislao Ungváry estis hungara aktoro.
László Ungváry naskiĝis la 8-an de decembro 1911 en Budapeŝto - mortis la 21-an de septembro 1982 en Budapeŝto.
Biografio
László Ungváry sukcese finis la aktoran akademion en Budapeŝto en 1933. Poste li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), kie li restis ĝismorte. Inter 1950-1960 li instruis en la aktora ĉeflernejo. Li ricevis premion Kossuth en 1953, poste ankaŭ aliajn 3 premiojn.
Liaj roloj (elekto)
- 24 kinejaj filmoj inter 1935-1980, ekzemple Az új földesúr (La nova bienulo), 1935; Ignaz Semmelweis, 1952; Rokonok (Parencoj), 1954; Tegnap (Hieraŭ), 1959; La kaporalo kaj la aliaj, 1965
- 9 televiziaj filmoj inter 19-19, ekzemple Tizennégy vértanú (Dek kvar martiroj), 1970; Egy óra múlva itt vagyok (Mi estos ĉi tie post unu horo), 1971
- diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: Hamleto - titolrolo, Horatio, Polonius; Somermeznokta sonĝo - Oberon; Rikardo la 3-a - Clarence; Julius Caesar - titolrolo; Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - Christian; József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk) - Ottó, Biberach; Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo) - Lucifer
Fontoj